[Teksto de "Promeso via" ft. Kore]
[Strofo 1]
Tiomajn belojn diris ni
En mil-kolora idili'
Kaj en momento ekster norm'
Mi ofte citas laŭ memor'
[Strofo 2]
Jen mieno tra mia rid'
Min tro vundas ia vid'
Kial foriru vi de mi
Dirinte ke amos min ĉiam vi?
[Rekantaĵo]
Jen promeso via, jen promeso via, promeso via
Jen promeso via, jen promeso via, promeso via
[Pianosoloo]
[Strofo 3]
Multajn vortojn de tener' sen fino
Sur notetoj karesantaj min
Parfumas vivo de legendo
Kun foja rido, foja plendo
[Strofo 4]
Tro da certoj blindigas min
For de vi nur la ĉagreno
Ĉu ĝi rilatis al muta vivo?
Nun restas de ni trista voja deriv'
[Rekantaĵo]
Jen promeso via, jen promeso via, promeso via
Jen promeso via, jen promeso via, promeso via
[Instrumenta]
[Strofo 5]
Dum pasas viv' kun abandono
Kies promesoj laŭ rezono
La brilon perdis ekster sci'
Eĉ belas viv' sen ĉio ĉi
[Strofo 6]
Por eterne el la veaj fatoj
Ho! Mi scias pri traŭmatoj
Nura bedaŭro pro malfrua pens'
Por ĉiam vin havos mi en la mens'
[Rekantaĵo]
Jen promeso mia, jen promeso mia, promeso mia
Jen promeso mia, jen promeso mia, promeso mia
Jen promeso mia, promeso mia
Comments
There is no comment.Leave a Comment